Psalms 131

Kanto de suprenirado. De David.

1Ho Eternulo, ne tenas sin alte mia koro, kaj ne leviĝas alte miaj okuloj;
Kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj kaj neatingeblaj por mi.
2Mi trankviligis kaj kvietigis mian animon;
Kiel infano formetita for de la mamo de sia patrino, kiel infano demamigita,
Tiel estas en mi mia animo.
3Ho Izrael, fidu la Eternulon,
De nun kaj eterne.
Copyright information for Esperanto